Pritondilo[1]stucilo el "stuci"[2] estas ilo ĉefe por ĝardenisto por pritondi arbojn, arbetojn. Similas al tondilo sed pli fortika por tranĉi malgrandajn branĉojn per unu mano.

Pritondilo

Malfermita pritondilo

Malfermita pritondilo
Rilataj tondilo
vdr

La pritondiloj havas du movigeblajn pecojn kunligitajn en unu akso. Ambaŭ partoj havas klingojn, kiuj tuŝas ŝin kiam oni premas la risorton per la teniloj.

Por pritondi freŝajn branĉetojn ĝis 10 mm de diametro taŭgas tiu klasika pritondilo, kiuj klingoj preterpasas unu kontraŭ la alia sen spaco. Se oni volas tranĉi pli granda ĉefe sekaj branĉetoj, pli bonas ambosa pritondilo, kies klingoj tuŝas sin por tranĉi.

Nuntempe ekzistas ankaŭ elektraj pritondiloj.

Diversaj tipoj de pritondiloj redakti

  • (normala) pritondilo tranĉas per tondostreĉo, klingoj preterpasas unu kontraŭ alia.
  • ambosa pritondilo tranĉas per premstreĉo. klingoj tuŝas sin.
  • dentrela pritondilo havas dentrelan mekanismon, kiu multobligas la forton de la pojno kaj kiu tiel ebligas tranĉi sen tro da peno. Ĝi havas sekurecan blokantan aparaton kaj povas esti ergonomia.
  • du-mana pritondilo[3], kun longaj teniloj sed oni devas uzi du manojn.
  • bateria pritondilo, funkcias per elektra baterio kaj reŝarĝebla akumulatoro. Oni tranĉas premante la klinkon.
 
Du-mana pritondilo

Referencoj redakti

  1. Laŭ Plena ilustrita Vortaro de Esperanto
  2. PIV En NPIV
  3. laŭ Teknika Vortaro de Greziljono 2016