Privata-Bierfarejo Strate Detmold
La Privat-Brauerei Strate Detmold GmbH & Co. KG estas bierfarejo en Detmold en la distrikto Lippe. Ĉiu bierbotelo el la bierfarejo havas krampfermilon. En 2006 la bierfarejo produktis 160 000 hektolitrojn da biero.
Privat-Brauerei Strate Detmold | ||
---|---|---|
Privat-Brauerei Strate Detmold | ||
registrita marko • bierfarejo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Gmbh & Co. KG | |
Fondita | 1853 | |
Sidejo | Detmold | |
Lando | Germanio | |
Estr(ar)o | Renate, Simone kaj Friederike Strate | |
Dungitoj | 33 | |
Agokampo | bierfarado | |
TTT | http://www.brauerei-strate.de | |
Historio
redaktiLa bierfarejo fondiĝis en 1853 fare de Adolf Hüppe. Por permeso pliampleksigi la bierfarejon, Hüppe forlasis la urbocentron kaj instalis en 1863 novan fabrikon sur tereno kie tio estas permesata. La entrepreno estas posedata de la kvina generacio de la familio.
Bierspecoj
redakti- Detmolder Pilsener
- Detmolder Landbier
- Detmolder Herb
- Detmolder Weizen
- Detmolder Sun
- Detmolder Moon
- Hövelhofer
- Detmolder Kellerbier
- Detmolder Kirschbier
- Detmolder Glühbier
- Detmolder Bierbrannt
- Detmolder Royal
- Detmolder Weizen alkoholfrei
- Detmolder Pilsener alkoholfrei
- Detmolder Festbier
- Detmolder Thusnelda