Prošek estas dolĉa desertvino kiu estas tradicie de la suda areo de Dalmatio, Kroatio. Ĝi estas farita el sekigitaj vinberoj laŭ la pajlovina metodo. Bonkvalita Prošek kutime estas ege pli multekosta ol aliaj vinoj ĉar oni bezonas averaĝe sepfoje pli da vinberoj por fari la saman kvanton da vino. La alkoholenhavo varias sed estas minimume 15%.

Boteloj da Prošek
Prošek regiono