Profunda ekologio kaj dominanta paradigmo

Profunda ekologio:

  • Ekvilibro inter ser homa
    kaj naturo.
  • Limo de naturaj rimedoj,
    propono de unu scienco integra kaj malfermita.
  • Revizio de la paŭtoj
    de la ekonomia kresko
  • Sobra diskurso, pli da kontakto
    kun aliaj formoj de konsumo kaj interŝanĝo.
  • Homo en la servo por la tero.

Dominanta paradigmo:

  • La naturo kiel obstaklo
    al progreso.
  • Dominanta scienco, prioritato
    al homa racio.
  • Senlima kresko kiel
    stato de bonfarto.
  • Konsumentismo
  • La tero en la servo de la homo.

Profunda ekologio (angle Deep Ecology) estas unu el la branĉoj de ekologia filozofio sub la verda ideologio. Kvankam la norvega filozofo Arne Naess[1] estas ĝenerale konsiderata la fondinto de profunda ekologio, la libro laŭ kiu la profunda ekologio estis nomita estas "Deep Ecology" de Bill Devall kaj Georg Sessions (1986). La celo de profunda ekologio estas establi kaj unuigi reprezentantojn de malsamaj mondkonceptoj kun teoria kadro kiu estas akceptebla por ĉiuj por ekagi surbaze de ĝi.

Arne Næss

Unu el la plej konataj versioj de la Deep Ecology Platform estis evoluigita en majo 1995 fare de partoprenantoj en kurso pri profunda ekologio en la Schumacher College, angla ekologia lernejo. Estas ankaŭ pli fruaj kaj iomete malsamaj versioj de ĉi tiu platformo.

Tezoj redakti

Ĝi konsistas el ok tezoj  .

  1. Ĉio, kio vivas, havas valoron en si mem , sendepende de ĝia utileco al homoj.
  2. La riĉeco kaj diverseco de la naturo kontribuas al la bonfarto de la vivo kaj havas sendependan valoron.
  3. Homoj ne havas la rajton redukti la riĉecon kaj diversecon de vivo, krom por siaj propraj esencaj bezonoj kaj en respondeca maniero.
  4. La efiko de homoj sur la mondo estas tro granda kaj rapide plimalboniĝas.
  5. La ŝlosilaj elementoj de ĉi tiu efiko estas la vivstiloj kaj abundo de homoj.
  6. La vivo, inkluzive de kultura diverseco, povas prosperi nur se homoj malpliigas sian influon.
  7. Tial la bazaj ideologiaj, politikaj, ekonomiaj kaj teknologiaj strukturoj devas ŝanĝiĝi.
  8. Tiuj, kiuj ampleksas la principojn de rezigno, havas la devon partopreni fari la necesajn ŝanĝojn en paca kaj demokratia maniero.

Lingva ekologio kaj profunda ekologio redakti

"Il Manifesto de la terra" - Manifesto de la tero [2] (dulingva eldono it-eo) de Davide Astori kaj Luciano Mazzoni Benoni temas pri profunda ekologio kaj lingva ekololgio. Ted Mosquin kaj Stan Rowe, kanadaj akademianoj pri biologia diverseco kaj ekologio, publikigis en 2014 unu el la bazaj dokumentoj de la profunda ekologio. Profunda ekologio estas pensmovado tute ekster kaj preter ĉiuj naciaj kaj lingvaj limoj. Ekzistas lingvo trans ĉiuj limoj: Esperanto. La traduko al Esperanto de baza dokumento pri la profunda ekologio kaj de la Platformo de Naess kaj Sessions, havas signifon kiu preterpasas la simplan lingvan tradukon. La elstara punkto de la Manifesto estas - en la ĝeneralaj premisoj - 'Malsukcesis la 10.000-jara eksperimento de la homaro por adopti vivmanieron koste de la naturo kaj kiu kulminas en ekonomia tutmondiĝo'[3].

Eminentaj reprezentantoj de profunda ekologio (elekto) redakti

Kritiko redakti

Koncerne la profundan ekologion precipe Murray Bookchin emfazas sian malsaman vizion de la rilatoj inter la homoj kaj la natura mondo: dum la profunda ekologio adoptas biocentran perspektivon, laŭ kiu ĉiuj vivantaj organismoj havas egalan valoron kaj gravecon, Laŭ Bookchin, la profunda ekologio ne kapablas kompreni la aŭtentikajn radikojn de la ekologia krizo, konsiderante la tutan homaron kiel kulpan de la ekologia katastrofo kaj esperante pri demografia kontrolpolitiko nekongrua kun la "humanisma" vizio de Bookchin.

Ramachandra Guha kaj Joan Martinez Alier kritikas kvar difinajn karakterizaĵojn de profunda ekologio. Unue, ĉar profundaj ekologiistoj opinias, ke mediaj movadoj devas transiri de antropocentra al ekocentra aliro, ili ne rekonas la du plej fundamentajn mediajn krizojn, kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ: 1) trokonsumado en la tutmonda nordo kaj 2) kreskanta militizado.

Referencoj redakti

  1. (en) Naess, Arne. The shallow and the deep, long-range ecology movement. A summary in: Inquiry. London: Routledge (1973), 16 volumoj, 1-a ĉapitro, paĝoj 95-100.
  2. (it-eo) D. Astori, L. Mazzoni Benoni, Il manifesto per la Terra. Ecologia profonda ed ecologia linguistica (La manifesto por la Tero. Profunda ekologio kaj lingva ekologio), 110 paĝoj, 2021, eld. Athenaeum Edizioni Universitarie, ISBN:8832158213
  3. (it, eo) el la antaŭparolo de Guido Dalla Casa

Vidu ankaŭ redakti

Gaja hipotezo

Tutmonda varmiĝo

Poluado

Naturprotektismo

Dezertiĝado

Formortintaj bestoj

Klimata ŝanĝo

Daŭripova disvolviĝo

Ozontavola detruo

Eksteraj ligiloj redakti