Projekto:Esperanto125

Emblemo de la jaro 2012, nomata „Esperanto 125”. Ĝi estas provizore uzata kiel emblemo por la projekto

Esperanto125 estas projekto por tradukado de artikoloj pri Esperanto al alilingvaj Vikipedioj. Vikipedio estas ofta fonto de informoj pri multaj konceptoj kaj kvalitaj, multlingvaj informoj pri Esperanto helpos al ĝenerala publiko havi veran, aktualan, neŭtralan imagon pri Esperanto. La spertoj montras, ke plibonigo de infomorj pri Esperanto en Vikipedio povas rezulti en plimultigo de ĉetoj de Esperantaj lernolibroj kaj tiuj tekstoj rektas venas al ĵurnalistoj.[noto 1]

Pri la projekto kunlaboras la organizoj Esperanto kaj Libera Scio kaj TEJO.

Tiun ĉi projekton antaŭis kelkaj provoj, ekz:

  • tradukado de unu elstara artikolo pri Esperanto prezentita de Marek Blahuš dum Vikimanio 2013,
  • la tradukprojekto de Slovakia Esperanta Junularo, kiu rezultis en elstara statuso de la artikolo Esperanto, unumonata apero de la artikolo en la ĉefpaĝo de la slovaka Vikipedio, kiu por kelka tempo kreskigis vendadon de Esperanto-lernolibroj en Slovakio.

Fazoj redakti

Fazo 1
Traduki kaj adapti modelajn artikolojn Esperanto kaj L. L. Zamenhof
Fazo 2
Traduki multajn artikolojn rilataj al Esperanto
Fazo 3
Aldonadi informojn pri Esperanto al artikoloj, kiuj iel tuŝas la temon

Organizado redakti

La projekton flanke de Esperanto kaj Libera Scio kaj ankaŭ de TEJO gvidas KuboF.

La projekto estas organizata per Trello de Esperanto kaj Libera Scio. Se vi volas partopreni rekte Trello (ekz. per komentoj), registriĝu en Trello kaj petu al KuboF pri alipermeso.

Partoprenantoj redakti

aliĝu al ni! enskribiĝu per # --~~~~

  1. -- Aleks ANDRÉ (diskuto) 15:29, 8 dec. 2016 (UTC)
  2. --JabieroKubo (diskuto) 06:08, 16 mar. 2019 (UTC)

Flankaj notoj redakti

  1. Laŭ spetoj de Slovakia Esperanta Junularo.