Prokno

(Alidirektita el Prokna)

ProknoProkna (helene Πρόκνη, latine Procne) estis en la helena mitologio filino de la atena reĝo Pandiono.

Prokno
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Pandion I
Patrino Zeuxippe
Gefratoj Filomelo
Edzo/Edzino Tereo
Infanoj Itio
vdr

La reĝo Pandiono edzinigis ŝin al trakia reĝo Tereo, sia ligano en milito. Prokno naskis ununuran filon Itison.

Kiam ŝi post kelkaj jaroj volis vidi sian fratinon Filomelon, Tereo forvojaĝis por ŝi en Atenon. Dum la reenvojaĝo li subiĝis al sia volupteco kaj belegan Filomelon seksperfortis. Pro timo ke ŝi na atestu kontraŭ li, ekscizis ŝian langon. Sed Filomelo trovis vojon kiel akuzi lin: enteksis la raporton en bildon. Kiam pri la krimo eksciis Prokno, preparis teruran venĝon. Al sia edzo prezentis por solena manĝo pecojn de la korpo de ilia filo Itiso. Furiozanta Tereo volis ambaŭ fratinojn mortigi, sed tion malebligis dioj kaj ĉiujn tri transformis en birdojn. Prokno fariĝis hirundo, Filomelo najtingalo kaj Tereo turniĝis en upupon.

La reĝo Pandiono el tio mortis pro bedaŭro.

Reflekto en arto redakti

Tiu ĉi okazaĵo estas komponita en Ovidiaj Metamorfozoj, Libro la 6-a - Prokno kaj Filomelo. Ĝi ankaŭ multe troviĝas sur vazaj pentraĵoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prokné en la ĉeĥa Vikipedio.