Promenejo El Espolón

La Promenejo El Espolón estas promenejo enhavanta arbojn kaj ĝardenojn, la plej centra kaj populara en Burgoso, Kastilio-Manĉo, Hispanio, situa en la nordo de Iberio. Ĝi estis kreita fine de la 18-a jarcento kaj plifirmigita dum la 19-a jarcento, ĉefe per bariloj kaj protektiloj por eviti la damaĝojn fare de la inundoj de la rivero Arlanzón. Ĝi konektas la Arkon de Sankta Maria kun la Teatro Principal kaj ĝi estas konsiderata kiel "la salono" de la urbo. Tie sidejas gravaj institucioj kaj estas renkontiĝejoj por lokanoj.

Promenejo El Espolón.