Promenejo de la Croisette
La Promenejo de la Croisette (france Promenade de la Croisette, [pʁɔm(ə)nad də la kʁwazɛt]), aŭ Bulvardo de la Croisette, estas elstara vojo en Cannes, Francio. Ĝi etendiĝas laŭ la bordo de Mediteraneo kaj estas ĉirkaŭ 2 km longa. La Croisette estas konata pro la Palais des Festivals et des Congrès, kie okazas la Festivalo de Cannes. Multaj luksaj butikoj, restoracioj kaj hoteloj (kiel Carlton, Majestic, JW Marriott Cannes kaj Martinez) viciĝas laŭ la vojo. Ĝi iras laŭlonge de la marbordo de Cannes.
La Croisette | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
strato • waterfront promenade | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
La Croisette estas listigita kiel kultura heredaĵo de Francio.[1]
Referencoj redakti
- ↑ Slipo n°IA06000593. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo. front de mer dit boulevard de la Croisette