Protoplasto, el la antikva greka πρωτον (unua) + πλασσειν (doni formon), primitive aludis al la unua organizita korpo de specio, el kiu ĉiuj aliaj devenas.

Nuntempe ĝi rilatiĝas al la jenaj biologiaj konceptoj:

  • Protoplasto estas plant-, bakteri-fung- ĉelo kies ĉelmuro parte aŭ entute estis forigita per meĥanikaj aŭ enzimaj procezoj. Ofte tia procezo efektiviĝas far de ĉelmurerigaj enzimoj. Laŭ tiu vidpunkto oni povas havi duspecajn ĉelojn:
    • Veraj Protoplastoj - kun ĉelmuro entute forigita
    • Sferoplastoj - kun ĉelmuro nur duonforigita
  • Pli amplekse, protoplasto sinonimas al la aro de la ĉelkerno kaj protoplasmaj materioj.

Enzimoj por kreado de protoplastoj redakti

La ĉelmuroj enhavas diversajn polisakaridoj, do protoplastojn oni povas havigi per enzima digesto kun kombino de taŭgaj polisakarid-digestaj enzimoj.

Ĉelspeco Enzimo
Plantĉeloj Celulazo, Pektinazo, Ksilanazo
Gram-pozitivaj Bakterioj Lizozimo
Fungĉeloj Ĥitinazo

Post ĉelmurdigesto, la protoplasto tre multe sentemiĝas al osmoza streso kaj devas esti tenita en izotona (samosmozprema) solvaĵo por malhelpi ĉelan disrompon.

Aplikoj de Protoplastoj redakti

Protoplastojn oni povas uzi por la studado de membran- biologio, inkluzive de la enpreno de makromolekuloj kaj virusoj.

Protoplastojn oni amplekse uzas por DNA transformado (por kreado de genetike modifitaj organismoj), aŭ por la studado de tempa genesprimo. Protoplastojn oni povas kreskigi al plenaj plantoj per mikropropagado, moderna teĥniko por la kultivo de planthistoj.

Protoplastoj ankaŭ trovas aplikon en plantreprodukto, per teĥniko de protoplastkunfandigo. Protoplastoj povas esti kunfandigitaj per apliko de elektrokampo aŭ solvaĵo de polietilenoglikolo, tiel kreante hibridaĵojn ene de histkultivado.