Pruntbiciklo

(Alidirektita el Pruntbicikloj)

Pruntbiciklo estas biciklo havebla pere de sistemo de bicikloj, kiujn oni povas pruntepreni je unu bicikla stacio kaj ilin redoni je alia biciklejo. Kutime temas pri mallongtempa pruntepreno aŭ pri pruntepreno por malgranda distanco kontraŭ malalta prezo (aŭ eĉ senpage). La sistemo de pruntbicikloj eliminas kutimajn problemojn de privataj bicikloj: problemoj kun parkado, ofta ŝtelado de bicikloj kaj ankaŭ altaj kostoj de privataj bicikloj[1].

Bicikla stacio en Varsovio - sistemo Veturilo

Distanco inter stacioj kutime estas en urbcentro 200 - 400 metroj, ekster urbcentro poste inter 700 kaj 1000 metroj, sed tio ĉiam dependas de tio, kia estas en urbo infrastrukturo, publika transporto, kie situas vendejoj en la urbo, ktp...

Superrigardo de sistemoj de pruntbicikloj en la mondo : vidu la anglan vikipedion.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-21. Alirita 2013-10-21.