Veturilo (Varsovio)

Bicikla stacio "Veturilo" en Varsovio (Pollando)

Veturilo, Varsovia Publika Biciklo estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012.

"Veturilo", prunteprena bicikla sistemo en Varsovio
La biciklo "Veturilo"
La bicikla stacio "Veturilo", ĉe la Placo de Tri Krucoj / Plac Trzech Krzyży en Varsovio

La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.

La esperantlingva nomo Veturilo estis elektita en interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio elektis ses. En la sekva paŝo kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon Veturilo (por ĝi voĉdonis 32%); la aliaj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%) kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varsovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty[1].

Jutubo-filmo pri "Veturilo"Redakti

Tango "Veturilo" [2].

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti