Pseŭdoglejo estas A-B-C aŭ A-E-B-C grundotipo apartenanta al grundotipa klaso retenakvogrundoj. La plej tipa signo de pseŭdoglejo estas speciala B-horizonto kun mozaiko de oksidiĝaj kaj reduktiĝaj makuloj. Ili ekestis danke al grundformiĝa procezo de pseudoglejiĝo. La plej grava ekesta diferenco inter glejo (de la klaso glejoj) kaj pseŭdoglejo estas, ke la makuloj ekestas kaze de pseŭdoglejo ne pro la alta nivelo de subtera akvo, sed pro la surtera akvo (devenanta de pluvo, aŭ akvo alfluanta de deklivoj), kiu estas retenata en grundoprofilo. Kialo de reteno povas esti maltrairebla petro malprofunde sub la grundo (ekzemple neogena argilo), same kiel malfacile trairebla argiliĝita B-horizonto (ekesto de pseŭdoglejo de lesiveoj). En Mezeŭropo do pseŭdoglejoj estas plej ofte troveblaj en neogenaj basenoj plenigitaj kun argilaj petroj, kaj speciale apud kontaktoj de baseno kaj montaro, kie estas krom pluvakvo malpli frue retenata en la grundo ankaŭ alfluanta surtera akvo de montaraj deklivoj.