La blobfiŝo (Psychrolutes marcidus) estas fiŝo kiu vivas en la profundaj maroj ĉe la marbordoj de la aŭstralia kontinento kaj Tasmanio. Ĝi estas foje nomata profundmara fiŝo. Pro la nealirebleco de ĝia vivejo, ĝi estas malofte vidita de homoj. La blobfiŝo vivas ĉe fundo kie la premo estas dekoble pli alta ol ĉe la marnivelo, kaj tio probable igus normalajn gasvezikojn malutilaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psychrolutes marcidus
Specimeno de Psychrolutes marcidus
Specimeno de Psychrolutes marcidus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Scorpaeniformes
Familio: Psychrolutidae
Genro: Psychrolutes
Psychrolutes marcidus
McCulloch, 1926
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Por resti floseca, la karno de la blobfiŝo estas ĉefe gelateneca amaso, iomete malpli densa ol akvo; ĉi tiu ebligas al la fiŝo flosi super la marfundo sen elspezi energion dum naĝado. La relativa manko de muskolo ne estas malavantaĝo por ĝi, ĉar ĝi ĉefe nutras sin per manĝeblaj partikloj kiuj flosas en la maro.

Ĝi povas esti kaptita de longegaj retoj, kaj estas zorgoj, ke la blobfiŝo estas nun minacata de troa fiŝado en la maroj ĉirkaŭ Aŭstralio. La Ugly Animal Preservation Society (asocio por konservado de malbelaj bestoj) elektis la blobfiŝon kiel plej malbela protektinda besto de la mondo en 2013.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti