Ptozo (ptosis, el la greka πτῶσις ‚falo, malleviĝo‘) estas malaltiĝo de organo pro malstreĉiĝo de ĝiaj subtenaj rimedoj: gastroptozo, ptozo de la reno (PIV) (renoptozo). La plej okulfrapa ptozo estas la parta aŭ kompleta malleviĝo de unu aŭ ambaŭ palpebroj (palpebra ptozo). Ekzistas ankaŭ la viscera ptozo, brustoptozo kaj uteroptozo.

Nekompleta ptozo de la dekstra okulo

Ĝi formiĝas pro malforteco de la levaj muskoloj, ĝi estas kuracebla per kirurgia operaco.