Puńców (ĉeĥe: Puncov, germane: Punzau) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Goleszów. Ĝi situas rekte apud la ĉeĥa limo sur teritorio de Teŝina Silezio en montoriĉa pejzaĝo de Silezia cismontaro en valo de rivero Puńcówka. Nordokcidente ĝi najbaras rekte kun Teŝino plenumante tiel rolon de ties antaŭurbo.

Puńców
ĉeĥe: Puncov, germane: Punzau
municipo
Preĝejo de sankta Georgo
Blazono
Oficiala nomo: Puńców
Ŝtato Pollando Pollando
Regiono Silezia provinco
Distrikto Distrikto Cieszyn
Komunumo Komunumo Goleszów
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Silezia cismontaro
Najbaras kun Osůvky Ĉeĥio
Rivero Puńcówka
Situo Puńców
 - koordinatoj 49° 43′ 06″ N 18° 39′ 41″ O / 49.71833 °N, 18.66139 °O / 49.71833; 18.66139 (mapo)
Katastro 10,21 km² (1 021 ha)
Loĝantaro 1 615 (2014)
Unua skribmencio 1223
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 43-445
Telefona antaŭkodo (+48) 33
Aŭtokodoj SCI
SIMC 0052528
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Vikimedia Komunejo: Puńców

La municipo troviĝas rekte ĉe pola-ĉeĥa landlimo kaj ĝi okupas proksimume 4/5 de devena vilaĝo Puńców, kies suda parto – OsůvkyČeský Puncov – estis post divido de Teŝinio en la jaro 1920 alligita al Ĉeĥoslovakio kaj hodiaŭ ĝi estas urba parto de urbo Třinec. En alia flanko al la pola Puńców apartenas eta parto de iama teritorio de la ĉeĥa Kojkovice.

Historio redakti

Puńców apartenas al la plej malnovaj vilaĝoj en Teŝinio. La unua skribmencio pri ĝi devenas el dokumento de vroclava episkopo Vavřinec Doliveta el la jaro 1223 indikanta Punzo kiel unu el 14 municipoj de teŝina kasteldistrikto devigaj doni dekonaĵon de premnstrata monaĥejo en Rybnik.

Memorindaĵoj redakti

Plej grava loka memorindaĵo estas malfrue gotika katolka preĝejo de sankta Georgo konstruita en la jaro 1518 - la plej malnova masonita preĝejo en Teŝinio kun arkitektura interesaĵo en aspekto de palma volbo de ĉefa navo.