Puebla de Yeltes estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Puebla de Yeltes estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de Yeltes.

Puebla de Yeltes
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37606
Demografio
Loĝantaro 142  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 6° 11′ U (mapo)40.626388888889-6.1822222222222Koordinatoj: 40° 38′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 876 m [+]
Areo 37,33 km² (3 733 ha) [+]
Puebla de Yeltes (Provinco Salamanko)
Puebla de Yeltes (Provinco Salamanko)
DEC
Puebla de Yeltes
Puebla de Yeltes
Situo de Puebla de Yeltes
Puebla de Yeltes (Hispanio)
Puebla de Yeltes (Hispanio)
DEC
Puebla de Yeltes
Puebla de Yeltes
Situo de Puebla de Yeltes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puebla de Yeltes [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 37,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 146 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ redakti