Bilwi

(Alidirektita el Puerto Cabezas)

Bilwi [Bilgŭi] estas la plej grava urbo de la municipo "Puerto Cabezas", do ĝi estas la ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono Norda Atlantiko de Nikaragvo. Ĝi situas 560 km for de Managvo.

Bilwi
Puerto Cabezas.jpeg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Nikaragvo
Departemento RAAN
Poŝtkodo 71000 [+]
Demografio
Loĝantaro 66 169
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 3′ N, 83° 23′ U (mapo)14.05-83.383333333333Koordinatoj: 14° 3′ N, 83° 23′ U (mapo)
Alto 7 m
Areo 5 985 km² (598 500 ha)
Horzono UTC -6
Situo de Bilwi

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Puerto Cabezas [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

La municipo estas granda ebenaĵo kun nur etaj diferencoj de alteco. La loko estas trapasita de multaj riveroj kaj lagetoj.

KlimatoRedakti

La municipo havas tropikan klimaton kvankam kun ŝanĝoj depende de la alteco. La temperaturo normale troviĝas inter 24°C ĝis 30°C kaj la averaĝo estas 26.9°C. La averaĝa precipitaĵo estas 3000 mm.

Kulturo kaj religioRedakti

Kvankam la hispana estas la oficiala lingvo de la lando, ankaŭ estas oficialaj por la Aŭtonomaj Regionoj la lingvoj miskita, sumo, rama kaj kreola angla. La miskita etno, kiu estas la plimulto en la municipo, havas la moravan religion, la mestizoj estas katolikaj, kaj la kreoloj estas moravaj, adventistaj, anglikanaj kaj baptismaj.