Puerto de Béjar
Puerto de Béjar [BEĥar] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Ruta de la Plata. Puerto de Béjar estas tradukebla al Montopasejo de Béjar. Ĝi limas kun la nordo de la Provinco Cáceres, Ekstremaduro.
Puerto de Béjar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37720 • www.puertodebejar.org | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 360 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 5° 50′ U (mapo)40.351388888889-5.8375Koordinatoj: 40° 21′ N, 5° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 948 m [+] | ||
Areo | 10,39 km² (1 039 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Puerto de Béjar [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 368 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 000 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
Estas restaĵoj de la Romia Imperio, nome parto de ŝoseo, mejloŝtonoj ktp.