Puff Östling

sveda esperantistino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Puff ÖSTLING (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1963[1]) estas sveda esperantistino, kiu vivas en Örebro.[1] Ŝi laboras kiel instruistino en la komunumo Lekeberg[2] kaj ekde multaj jaroj aktivas en la estraro de Sveda Esperanto-Federacio, ekde marto 2022 kiel prezidantino de la federacio.[3] Ekde multaj jaroj ŝi vivas kun la ĉina esperantisto Jueĝin Guo (pinjine Yuejin Guo).[2]

Puff Östling
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1963 (1963-08-04) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperantosveda
Loĝloko municipo Örebro
Nacieco sveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo instruistoesperantisto
vdr

Referencoj redakti