Pura substanco
En kemio, pura substanco estas substanco havanta difinitan, neŝanĝiĝeman konsiston kaj oni ne povas apartigi ĝin en pli simplajn substancojn per fizikaj metodoj.
Proprecoj redakti
Puraj substancoj, simplaj aŭ kunmetitaj, havas fizikajn trajtojn depende de la kondiĉoj de temperaturo kaj premo (T, P), kiuj ebligas ilin identigi. Ĉi tiuj inkludas la jenojn:
- fandpunkto kaj bolpunkto, aŭ sublimadpunkto;
- denso (aŭ denseco);
- elektra konduktivo kaj termika konduktivo;
- solvebleco en difinita solvanto.