D-ro Puramo CHONG (uzata en Esperantujo; originala nomo: CHONG Woncho 정원조; naskiĝis en 1952) estas Korea esperantisto ekde la jaro 1971 kaj kuracisto de orienta medicino. Li diplomitiĝis en medicina fakultato de Kyunghee, Seulo, kaj doktoriĝis en la sama universitato pri korea kompleksia medicino en 1981.

Puramo Chong
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1951 (1951-11-30) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En la jaro 1982 li verkis Esperanto-lernolibron, Esperanto-Kurso laŭ la rekta metodo kun 15 kasedoj kaj redaktis Esp-gazeton, La Espero el Koreio dum 16 jaroj (1980-1996). Li laboris kiel LKK-ano de la 79a UK en Seulo (1993-1994) kaj kiel prezidanto de Korea E-Asocio (1998-2005) kaj nun estas ĝia honora prezidanto.

Dum la jaroj 2005-2011 li loĝis en Usono kaj profesoris pri Akupunkturo kaj kompleksia medicino en la universitatoj National University of Health and Science en Ilinojo, Virginia University of Oriental Medicine en Virginio, Usono. Li prelegis pri Sana kaj longa Vivo en IKU en Pekina UK (2002). pri Sanprizorgado de Orienta Medicino en IKU en Seula UK (2017). Li fondis INA (Internacia Naturkuracista Asocio) en la jaro 1986 kaj rolis kiel ĝia prezidanto dum 16 jaroj (1988-2004). En UEA li rolis kiel komitatano A, C, dum 1986-2003 kaj kiel prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado) dum 1997-1999.

Verkoj redakti

  • Esperanto-Kurso laŭ la Rekta Metodo, en Esp. (1988)
  • Vojaĝo al Orienta Eŭropo, en korea (1990)
  • Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo, en Esp. (2004)
  • Nova Studo pri Korea Kompleksia Medicino, en korea (2010)
  • Pulsdiagnozo de Kompleksia Medicino (2019)

Eksteraj ligiloj redakti

  • www.puramo.com
  • www.yedam.org
  • www.koreanmedicine.org