Putování aneb cesta z Království českého do Benátek a odtud po moři do země Svaté, země judské a dále do Egypta

Putování aneb cesta z Království českého do Benátek a odtud po moři do země Svaté, země judské a dále do Egypta (en traduko Pilgrimado aŭ vojaĝo el Reĝlando ĉeĥa ĝis Venecio kaj de tie surmare en landon Sanktan, landon judan kaj plu en Egiption) estas vojaĝlibro de Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic. Temas pri reprezentanto de ŝatata ĝenro de renesanca humanisma scienca literaturo, kiu plenigas per bildoj de ekzotikaj regionoj ankaŭ funkcion de literaturo amuziga. La ĉeĥa nobelo Harant priskribis en ĝi sian vojaĝon ĝis Palestino kaj Egiption el la jaro 1598.

Cesta z Království Českého do Benátek, odtud do země Svaté, země Judské a dále do Egypta, a potom na horu Oreb, Sinai a Sv. Kateřiny v Pusté Arábii
Cesta z Království Českého do Benátek, odtud do země Svaté, země Judské a dále do Egypta, a potom na horu Oreb, Sinai a Sv. Kateřiny v Pusté Arábii
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic
Antaŭparolo Karel Jaromír Erben
Lingvoj
Lingvo ĉeĥa
Eldonado
Eldondato 1854
Eldonisto En Prago : Čes. muzeum, -1855
Trajtoj
Paĝoj la 1-a volumeno - 294 p.
la 2-a volumeno - 296 p.
Komento kaj noto
Noto Du volumenoj
vdr

La aŭtoro priskribis ĉion, kion li survoje travivis ("Plua stranga besto estas "akva ĉevalo", hipopotamo, kiu onidire ankaŭ voras homojn"). La verko havas didaktan karakteron. La libro estas skribita ĉeĥe. La aŭtoro havas sencon por humoro kaj ironio, li uzas dum la priskribado parolturnojn kaj komparojn.