Qīngtuán (青糰) estas formo de knedliko kiu estas verda, devenanta de Jiangnan sed tre populara tra Ĉinio. Ĝi estas farita de glurizo miksita kun ĉina artemezio aŭ hordeo. Tiu knedliko estas kutime farĉita de dolĉa ruĝa aŭ nigra fazeoloj. La ĝusta tekniko por kuiri qingtuan estas tre komplikita kaj la herbo kiun oni uzas por fari ĝin estas nur manĝebla en la frua printempo. Sekve ĝi estas tipe nur havebla ĉirkaŭ la tempo de la Qingming Festo (de 4a de aprilo ĝis 5a de aprilo), kun tiu festo tiu manĝaĵo estas forte ligita. Nuntempe, Qīngtuán vendita en la plimulto da vendejoj en Ĉinio estas farita de glurizo miksita kun maĉao. Ĝi ankaŭ havas pli diversajn farĉaĵojn, kiel Rousong aŭ salita ovoflavon.

Qīngtuán

Ĉinoj kutime manĝas ĝin kiel surstrata aŭ rapida manĝaĵo.[1]

Referencoj redakti

  1. Liu, Zat. "Shanghai food tour: Quest for the best qingtuan". CNN Travel, 31 Mar 2011. Alirita 6 Apr 2014.

Eksteraj ligoj redakti

  • "青团" Ĉe Baike.Com (en la ĉina)