Quarry Hill Creative Center, en Rochester, Vermonto, estas la plej malnova alternativa vivogrupo aŭ komunumo de Vermonto. Ĝi estis fondita en 1946 fare de Irving Fiske, dramisto, verkisto kaj publika parolanto; kaj lia edzino, Barbara Hall Fiske, artisto kaj unu el la malmultaj inaj karikaturistoj de la Komiksa or-epoko.