Quentovic estis dum la Frua Mezepoko de la 7-a ĝis la 9-a jarcento grava komerca haveno en la norda parto de Francio. La urbo troviĝis ĉe la elfluejo de la rivero Kvento (france: Canche) en la hodiaŭa departemento Pas-de-Calais. Ĝi estis kune kun Dorestad unu el la plej gravaj havenoj de la franka regno en la nordo. Ĝi ankaŭ estis grava transirloko por pelgrimantoj el la britaj insuloj.

Quentovic
Quentovic kaj ĉirkaŭaj komercaj itineroj
Quentovic kaj ĉirkaŭaj komercaj itineroj
Quentovic kaj ĉirkaŭaj komercaj itineroj
arkeologia loko [+]
Koordinatoj50° 28′ 57″ N, 1° 43′ 17″ O (mapo)50.482530561.72129167Koordinatoj: 50° 28′ 57″ N, 1° 43′ 17″ O (mapo)

Quentovic (Francio)
Quentovic (Francio)
DEC
Quentovic
Quentovic

Map
Quentovic
vdr
Denaro el la 8-a jarcento de Pipino la pli juna el Quentovic

La urbo malaperis iom post iom ĉirkaŭ la 11-a jarcento kaj postlasis malmultajn spurojn, sed interalie el impostdokumentoj kaj propraj moneroj montriĝis la ekzisto de la malaperinta haveno.

Pro manko de fizikaj spuroj, la pozicio de Quentovic longe estis malklara. Ofte oni supozis ke Quentovic estis la sama urbo kiel Étaples, aŭ troviĝis je la alia bordo de la Kvento fronte al Étaples. Arkeologiaj trovaĵoj en la 1980-aj jaroj finfine situigis Quentovic-on oriente de Étaples, sur la teritorio de la komunumo La Calotterie.

Geografia pozicio:(50° 28′ 57″ N; 01° 43′ 17″ E Mapo)