Río Grande (Fajrolando)

setlejo en Argentino

Río Grande (Granda rivero) estas urbo kaj aŭtonoma municipo de la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko en Argentino, situa en la nordorienta marbordo de la Granda Insulo de Fajrolando, borde de la Argentina Maro, ĉe la Atlantiko kaj de sia alfluanta rivero nome rivero Grande, el kiu la urbo prenas sian nomon.

Río Grande
municipo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo V9420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 53° 47′ S, 67° 42′ U (mapo)-53.783333-67.7Koordinatoj: 53° 47′ S, 67° 42′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 12181 km² (1 218 100 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Río Grande (Argentino)
Río Grande (Argentino)
DEC
Río Grande
Río Grande
Situo de Río Grande
Río Grande (Argentino)
Río Grande (Argentino)
DEC
Río Grande
Río Grande
Situo de Río Grande

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Río Grande, Argentina [+]
vdr
Río Grande.

En 2010 ĝis havis proksimume 66.475 loĝantojn, sed postaj ĉirkaŭkalkuloj indikis por 2015 superon de la 80.000 loĝantoj.

La urbo estas de facto la ĉefurbo de la departemento Río Grande situa ene de la provinco kaj ankaŭ la plej loĝata urbo de la Provinco de Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko, kaj ankaŭ la plej loĝata de la tuta insulo inkludante ankaŭ la sektoron okupata de Ĉilio.

Ĝi estas la urbo plene industria plej suda de Argentino kaj forta ekonomia kerno transcenda ene de la Ekonomio de Argentino ĉar tie okazas granda kvanto de industriaj procezoj kaj havas ankaŭ granda nombro de fabrikoj de kaj naciaj kaj de internaciaj entreprenoj.

Ĝi gravas ankaŭ pro faŭno kun proksima rezervejo kiu estas hejmo de la 43 % el tutmonda populacio de hudsona limozo, kune kun gravaj populacioj de granda kalidro. Tiele estas turismaj allogaĵoj la birdorigardejo kaj la strando.