RømøRömö (germane Röm, frise: Rem) estas la plej suda dana insulo en la Norda Maro. Ĝi situas proksimume tri marajn mejlojn norde la germana insulo Sylt.

Dunoj en la okcidento de la insulo
La nordfrisaj insuloj en Danio kaj Germanio

Geografio redakti

 
Satelita foto de Rømø

La insulo havas areon de 128,86 km² kaj 677 loĝantojn (stato je 1-a de januaro 2006). Per la t.n. Rømø-digo (dane: Rømødæmningen, germane Römödamm) ĝi estas ligita kun la kontinento.

Turismo estas grava faktoro en la loka ekonomio.