R. Hugo Dick

svisa esperantisto

Dick (dik) R. Hugo, sviso, firmano.

Li ekloĝis en Japanio ĉirkaŭ de 1917. Li lernis Esperanton en Rusujo kaj multe kontribuis al revigligo de Japana Esperanto-movado, loĝante en Yokosuka. Li instigis la fondon de Japana Komitato por komuna komerca lingvo, en 1919.