R. J. P. Mortished

Ronald James Patrick MORTISHED [mortiŝed] (naskita la 14-an de junio 1891 en Londono, Anglio; mortinta la 1957) estis brita-irlanda esperantisto.

En 1911 li laboris en registra oficejo (angle General Register Office). Li loĝis ĉe la familio Shields en Clontarf (Dublino).[1] (Du filoj de tiu familio, Barry Fitzgerald kaj Arthur Shields, poste fariĝis famaj aktoroj. Mortished restis en kontakto kun Arthur dum jardekoj; ties filo Adam loĝis ĉe la familio Mortished en la 1940-aj jaroj.)[2] Mortished laboris por irlanda federacio de sindikatoj (Irish Trade Union Congress) kaj redaktis la eldonaĵojn Voice of Labour (de 1922 ĝis 1927) kaj The Irishman (de 1927 ĝis 1930).[3] Krome li estis asistanto de la sekretario de Irlanda Laborista Partio. En 1927 li en norda Dublino sensukcese kandidatis por la irlanda parlamento.[4] De 1930[3] li laboris por la Internacia Organizaĵo de Laboro.[5]

R. J. P. Mortished estis kunfondinto kaj prezidanto de Irlanda Esperanto-Asocio. Li faris prelegojn pri Esperanto en multaj rondoj.

Lia tombo troviĝas en la tombejo Deansgrange, sude de Dublino.[6] Kvankam li nomis sin ateisto en 1911[1], sur la tomboŝtono troviĝas referenco al biblero (Epistolo al la filipianoj, ĉapitro 4, verso 8).[7]

Verkoj redakti

  • Mortished, R. J. P. (1946). "The world parliament of labour. A study of the International Labour Organization, its past achievements and potentialities for the future, and proposals for its reorganization" angle. Londono 1946. 41 paĝoj.

Literaturo redakti

Notoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto.

  1. 1,0 1,1 Residents of a house 12 in Vernon Terrace (Clontarf East, Dublin) (angle). The National Archives of Ireland. Alirita la 25-an de marto 2015.
  2. Shields Family Archive (angle). Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-252015. Alirita la 25-an de marto 2015.
  3. 3,0 3,1 Puirséil, Niamh. Censorship, propaganda and the Irish Labour Party (angle). History Ireland. History Publications (majo/junio 2009). Alirita la 25-an de marto 2015.
  4. Dublin North General Election: 9 June 1927 (angle). ElectionsIreland.org. Alirita la 25-an de marto 2015.
  5. International Labor Organization/Bureau International Du Travail Members (angle). League of Nations Photo Archive (oktobro 2002). Arkivita el la originalo je 2015-02-18. Alirita 2015-03-252015. Alirita la 25-an de marto 2015.
  6. Tunstead, Joyce. Deansgrange Cemetery, St. Nessans Section, Part 8. Nos. 1051-1200 (angle) (TXT). Arkivita el la originalo je 2015-08-11. Alirita 2015-03-252015. Alirita la 25-an de marto 2015.
  7. Jen foto de la tomboŝtono Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine.