Rakedopilkado estas pilkosporto iom parenca kaj al teniso kaj al skvaŝo. Laŭ indiko de la Germana Rakedpilka Federacio tutmonde 30 milionoj da homoj praktikas la sporton,[1] aliaj taksoj indikas malpli altan nombron,[2] sed la diversaj statistikoj samopinias ke granda nombro de la rakedpilkistoj troveblas en Usono - tial internacie aparte ofte uzatas la anglalingva nomo racquetball (historie la sporto ankaŭ nomatis racket tennis, sed tiu termino eksmodiĝis).

Rakedopilkado
speco de sporto
pilkosporto • rakeda sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
tipa pilko kaj rakedo
du konkurantaj rakedpilkistoj

La sportan fakon fine de la 1920-aj jaroj evoluigis tenisistoj en Usono. Ili por sia tenisa trejnado dum la vintraj monatoj uzis sportohalajn ludejojn de usona manpilko (angle american handball, en Usono ofte nur nomata handball). Komence la rakedoj uzataj konsistis el truigita breto kun tenilo, en la 1950-aj jaroj ilin anstataŭigis rakedoj laŭ nuna formo, kun ligna aŭ fibra framo, vertikalaj kaj horizontalaj kordoj simile al tenisa, skvaŝa aŭ badmintona rakedoj, kaj tenilo kun tipa ŝnuro metinda ĉirkaŭ la manartikon.

La uzata pilko havas guman eksteron kaj interne malplenas - ĝi iom malpli grandas ol tenisa pilko, tre elastas kaj forte saltas. Nuntempe rakedpilkado praktikatas en normigita ludejo de 12,192 oble 6,096 metroj. Samkiel en skvaŝo, la kontraŭantoj uzas la saman ludejon, kaj rakede movigas la pilkon al antaŭa muro, de tie ĝi resaltas. La flankaj kaj malantaŭa muroj de la ludejo povas esti uzataj por strategia poziciigo de la pilko, sed por sukcesa pafo ĝi unufoje devas tuŝi la antaŭan muron.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti