La rakettornistro (aŭ raketa kosma dorsosako, iame "jetpako") estas portebla movsistemo, uzante raketan principon kaj per kiu unuopaj personoj povas moviĝi en la aero.

Dosiero:Rocket Belt Peter Kedzierski Fort Eustis.gif
Eksperimenta ekipaĵo dum testado
Skema prezento de rakettornistro de Bell Textron
Patenta desegno: 1-Vaporgeneratoro 2-varmeg-vapora tubo 3-ajuto 4-fuela ventilo 5-direkta levilo 6-hidrogenperoksida rezervaĵo 7-nitrogena rezervaĵo 8-porta kadro 9-Schwen? artiko 10-gambozono
usona kosmonaŭto Bruce McCandless, uzante MMU

Konataj tipoj redakti

JetPack International redakti

Fondita en 2003, efektivigis jam 2000 sukcesajn flugojn (2007). Nun (2007) ekzistas 3 modeloj kun flugtempo de 33 sekundoj (ŝospektakloj) ĝis 19 minutoj.

Bell Textron Jet Pack redakti

Ĝi estis evoluigita ekde la 1960-aj jaroj fare de la usona Bell Textron, por la usona armeo. La raekttornistro estis nomata Rocket Belt kaj funkciis tra ajuto per trovarmigita akvovaporo. Unu premcilindro entenas nitrogenan gason, kiu estas premitas sur katalizilon kun trekoncentrita hidrogena peroksido el du aliaj cilindroj. Tie disfalas la hidrogena peroksido - kun varmoestiĝo de 740 °C – al miksaĵo el hidrogeno kaj oksigeno. Tiu trovarma vaporo estas kondukita tra du izolitaj, kurbaj tuboj al la ajutoj kaj tie ili servas por la pelado. Por protekti la uzanton, li/ŝi devis porti varmoizolan veston.

Simila Rocket Belt estis uzata jam en la filmo de James Bond Fajroglobo de 1965. Oni uzis tiun tipon de rakettornistro dum malferma ceremonio de la someraj olimpikoj de Los Angeles (1984). Per tiu unu persono povis superi baraĵojn altajn 9 m, atingante rapidon de 11 ĝis 16 km/h. La flugtempo estis limigita je 20 sekundoj, dum la posta versio el 1995-2000 ebligis jam 30 sekundojn.

Krom la mallonga flugtempo, ĝi ne ebligas sekuran surteriĝon pro difekto de la sistemo.

Williams Research redakti

Ĝi funkciis jete ne kiel raketo (tio estas ĝi ne kunportis la oksidigan materialon). La flugtempo estis maks. 30 sekundoj, sed ĝi estis ekstreme kosta.

Kosmaj raketaj dorsosakoj redakti

Manned Maneuvering Unit (MMU) redakti

Ĝi estis uzata en la sengravita kosmo, ĉe ĝi servis kiel fuelo la nitrogena gaso. La manovradon ebligis 24 ajutoj.

legu pli detale en aparta artikolo

Simplified Aid for EVA Rescue (SAFER) redakti

SAFER estas simpligita formo de MMU-aparato. Ĝi estas uzata same ekster Space Shuttle aŭ en la Internacia Kosmostacio, se la sekuraj ŝnuroj malfunkcias.

SPK (Sredstvo peredvizxenija kosmonavta) redakti

SPK estis soveta tipo de analoge al MMU. Ĝi estis testita en kosmostacio Mir.

Rakettornistroj hodiaŭ redakti

La plej novan version produktis Jet pack International, kaj ĝi flugis en aprilo de 2007 dum 30 sekundoj super la Central Park kaj estis prezentita en televida programo TODAY. Ĝi kostas 200.000$.