Rameno
Rāmen (ラーメン (rāmen?), esperantigebla al rameno) estas japana manĝaĵo konsistanta el supo kaj nudeloj de ĉina origino. La Vortaro Japana-Esperanta definas ĝin kiel "ĉina vermiĉelo."[1]
Nuntempe rameno estas manĝata tra la tuta mondo, kaj plejparte estas vendata kiel tuja manĝaĵo, antaŭkuirita kaj rapide pretigebla (Vidu la artikolon rapidaj nudeloj).
La vorto rāmen en la japana estas prunto el la ĉina 拉面/拉麵 (lāmiàn, laŭvorte "tiritaj nudeloj"). Antaŭ ol tio, ĝi ofte estis nomata Shina soba (ĉina fagopiraĵo).
Aro de ĉiaj ramenoj
redakti-
Okajama rameno
-
Tokuŝima rameno
-
Vakajama rameno
-
Onomiĉa-rameno
-
Seaburamen
-
Tantanmen
-
Hiyashi (malvarma) rameno
-
Takajama rameno
-
Tokia rameno
-
Wantanmen
-
Tsubamesanjo-rameno
- ↑ JEI "Vortaro Japana-Esperanta," tria eldono.