Rapariegos [rapaRJEgos] estas municipo en la okcidenta pinto de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Campiña Segoviana.

Rapariegos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40466
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 197  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 4° 39′ U (mapo)41.093888888889-4.6522222222222Koordinatoj: 41° 6′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 24,52 km² (2 452 ha) [+]
Rapariegos (Provinco Segovio)
Rapariegos (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Rapariegos
Rapariegos (Hispanio)
Rapariegos (Hispanio)
DEC
Situo de Rapariegos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rapariegos [+]
vdr
Rapariegos en la provinco Segovio.
Romanika absido de la ermitejo de Kristo de la Moralejilla.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,52 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 202 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 500 el la 1930-aj jaroj.

Ĝi distas 54 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Donhierro, San Cristóbal de la Vega, Codorniz kaj Martín Muñoz de la Dehesa.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Ĝi formis parton de la Comunidad de villa y tierra de Arévalo kadre de la Sexmo de la Vega. Ene de la teritorio estas nunaj senhomejoj:

  • Carias.
  • Moraleja de la Santa Cruz, kie estas konservata la preĝejo, nune konata kiel ermitejo de la Sankta Kristo de Moralejilla. Ĝi senhomiĝis fine de la 18-a jarcento.
  • Palazuelos de la Vega, je 2 400 m SO de Rapariegos, en 1826 jam estis senhoma.
  • Valverdón, je 3 200 m NE de Rapariegos kaj figuris ĝis meze de la 13-a jarcento.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo. konvento kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ

redakti