Raskafrio

Raskafrio (hispane Rascafría) estas municipo ĉe la valo de Lozoya, en la nordokcidenta de la Madrida Regiono, Hispanio. Ĝi havas 1.998 loĝantojn, en surfaco de 150,27 km², loĝdenso 13,3 loĝ./km² kaj troviĝas je 1.200 metroj sur la marnivelo. La urbeto konservas tipan arkitekturon de la Gvadarama Montaro, kaj ene de ĝia municipa teritorio troviĝas la Natura Parko Penjalaro kaj la Arboreto Giner de los Ríos. Inter kelkaj el ĝiaj monumentoj menciindas la Monaĥejo El Paular, unu el la plej gravaj de la norda parto de la Madrida Regiono.

Urbodomo de Raskafrio

Eksteraj ligiloj redakti