Feltharoj

(Alidirektita el Rastabukloj)

Feltharoj (aŭ rastabukloj[1]) estas hararanĝo en kiuj la haroj estas kuniĝintaj en dikajn feltecajn tufojn. Ĝi povas okazi nature post longa nekombado kaj estas kutima inter rastafarianoj, kaj nuntempe ankaŭ inter regee influitaj junuloj en Okcidentaj landoj. En multaj aliaj kulturoj oni tradicie feltigas siajn harojn, interalie ĉe sadhuoj en Barato.

En la angla kaj multaj aliaj lingvoj, la nomo de feltharoj estas Dreadlocks. Dread, t.e. «timo» aludas timon de dio.

Piednotoj redakti