Rauenstein (Saksa Svislando)

(Alidirektita el Rauenstein)

Rauenstein estas jam altagrade eroziita tablomonto en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi situas inter Weißig, Rathen kaj Stadt Wehlen, proksime al la maldekstra bordo de Elbo kaj atingas la altecon de 304 metroj. La rokosupro, sur kiu troviĝas restoracio, ofertas panoraman vidon, interalie al la najbaraj tablomontoj Kleiner Bärenstein, Großer Bärenstein kaj al Lilienstein. La vojo trans la kresto de Rauenstein parte havas altmontaran karakteron kaj inkluzivas ŝtuparojn kaj eskalojn. Ĝi estas pado, kiu abunde instruas la migranton pri geologio. Videblas preskaŭ ĉiuj formoj de grejserozio. Ekzemple strangaspektaj feroksidozaj tuberoj, kiuj dise kovras la surfacon de la roko „Pudelstein“. Aliloke montriĝas karakterizaj kavaĵoj, kiujn oni ĉi tie tradicie nomas sablohorloĝoj, gracilaj roko-kolonoj, efloreskaĵoj de aluno, kaj granda varieco de pliaj produktoj de erozio pro akvo kaj frosto.

Vido de Rauenstein al Lilienstein
Vido de Weißig al Rauenstein

Turismo redakti

Proksimaj celoj estas