Raymond Pons - naskiĝis en januaro 1906, mortis la 27-an de oktobro 1995 - estis la fondinto kaj multjara prezidinto de "Cercle d'Etudes Espérantistes de Pamiers" kaj sekve de "Cercle d'Etudes Espérantistes de l'Ariège": Esperanto-studrondo en la (plej granda urbo de la) naŭa franca departemento "Ariège" (Arjeĝujo), kie li instruadis Esperanton. Lia edzino Simonne postprezidis la organizaĵon ĝis la jaro 2002, sekve ĝis nun Jorgos.

Raymond Pons longe vivis en "Nia Dometo" en urbeto Verniolle, kies urbestraro decidis nomi Esperanto-kursejon "Salle de l'Esperanto - Raymond Pons". En la 1970-aj jaroj li estis sekretario de la regiona (Midi-Pyrénées) federacio de Esperanto-kulturcentroj prezidata de d-ro André Albault.

Li estis UEA-delegito dum kvarona jarcento kaj kursestro.