Razklingo de Hanlon

Razklingo de Hanlon estas regulo: Neniam klarigu ion per malico, se stulto estas sufiĉa klarigo.

La nomo de la regulo estas analogaĵo al la razklingo de Ockham, kiu same estas regulo por elimini iujn eblajn, sed ne utilajn klarigojn por fenomenoj.

Historio redakti

Kvankam la nomo de la regulo enhavas la nomon "Hanlon", ne estas klare, kiu estis tiu homo, eĉ ĉu li ekzistis.

Joseph Bigler[1] diras, ke la regulon unue eldiris iu Robert J. Hanlon, proponante ĝin por libro pri ŝercoj pri la leĝo de Murphy; ĝi aperis en 1980 kun la titolo Murphy's Law Book Two, More Reasons Why Things Go Wrong[2].

Bill Clarke[3] asertas, ke li inventis ĝin en 1974, kaj ke la nomo "Robert Hanlon" estas misskribo de "Robert Heinlein".

Referencoj redakti

  1. En retmesaĝo al Quentin Stafford-Fraser Arkivigite je 2008-11-18 per la retarkivo Wayback Machine iu Joseph E. Bigler asertas, ke Robert J. Hanlon estis reala persono kaj vere inventis la regulon. Sekvis plia notico kondukanta al la libro Murphy's Law Book Two, More Reasons Why Things Go Wrong (ISBN 0-417-06450-0), distingenda de Murphy's Law #2 (ISBN 0-8431-0674-3). La eldoninto de tiuj libroj, Price Stern Sloan, estis aĉetita de Putnam Berkley Group (historio Arkivigite je 2006-04-30 per la retarkivo Wayback Machine) en 1993.
  2. ISBN 0-417-06450-0
  3. La blogo de Bill Clarke


Vidu ankaŭ redakti