Reĝa Donaco (Belgio)

La Reĝa DonacoReĝa Havaĵo (nederlande Koninklijke Schenking, france Donation royale) estis proponita per letero fare de la reĝo Leopoldo la 2-a de Belgio la 9an de Aprilo 1900. Aldone oni aldonis kelkajn aliajn propraĵojn al la dekomenca donaco per letero de 15a de Novembro 1900. La Belgia registaro akceptis la donacon per leĝo de 31a de Decembro 1903 (Belgia Monitoro de 1a de Januaro 1904). Kiam la reĝo lasis la regadon de la Konga Libera Ŝtato al la Belgia registaro en la 28a de Novembro 1907, aliaj aldonaj posedaĵoj estis aldonitaj al la Reĝa Donaco (leĝo de 18a de Oktobro 1908, publikigita en la Belgia Monitoro de 18a de Oktobro 1908).

La reĝo donacis siajn posedaĵojn, same kiel siajn bienojn, palacojn kaj konstruaĵojn, al la Belga lando. Leopoldo ne volis ke ili estu dividataj inter liaj tri filinoj, ĉiuj el kiuj estis edziniĝintaj al eksterlanda princo. La donaco estis farita laŭ tri kondiĉoj: nome la posedaĵojn neniam estu vendataj, ili devus pluhavi siajn funkciojn kaj aspektojn, kaj ili restu je la dispono de la sukcedantoj de la trono de Belgio. Ekde 1930, la Reĝa Havaĵo estas aŭtonoma publika institucio kiu funkcias tute sendepende (Reĝa dekreto de 9a de Aprilo 1930 - Belgia monitoro de 29a de Majo 1930).

Eksteraj ligiloj redakti