Reĝa Niĝeria Kompanio

La Reĝa Niĝeria KompanioReĝa Niĝera Kompanio kaj en angla Royal Niger Company estis komerca kompanio formita de la registaro de Britio en la 19a jarcento. Ĝi estis formita en 1879 kiel United African Company (Unuiĝinta Afrika Kompanio) kaj renomigita al National African Company (Nacia Afrika Kompanio) en 1881 kaj al Royal Niger Company (Reĝa Niĝera Kompanio) en 1886.

Reĝa Niĝeria Kompanio
kolonia entrepreno vd
Dum 1886 - 1-a de januaro 1900
Sekvanto United Africa Company
Jura formo chartered company
Fondintoj George Taubman Goldie vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
vdr
Flago de la Reĝa Niĝeria Kompanio

Tiu kompanio ekzistis dum kompare mallonga periodo (1879–1900) sed ludis gravegan rolon por la formado de la Kolonia Niĝerio, ĉar ĝi permesis al la Brita Imperio establi kontrolon super la malsupra fluejo de la Niĝero kontraŭ la germana konkurenco fare de Bismarck dum la 1890-aj jaroj. En 1900, la teritorioj kontrolitaj de la kompanio iĝis la Sudniĝeria Protektorato, kiu siavice unuiĝis kun la Nordniĝeria Protektorato por formi la Kolonion kaj Protektoraton Niĝerion en 1914 (kiu eventuale akiris sendependecon ene de la samaj limoj kiel la Federacia Respubliko Niĝerio en 1960).

Referencoj redakti

Literaturo redakti