Reĝa Palaco de Aranjuez

(Alidirektita el Reĝa Palaco Aranjuez)

La Reĝa Palaco de Aranjuez estas unu el la rezidejoj de la Hispana Reĝa Familio. Ĝi troviĝas en Aranjuez (Madrida Regiono) kaj estas administrata de la publika organismo Nacia Heredaĵo. Ĝi situas ĉe la bordoj de la rivero Taĵo inter la avenuo de la Palaco kaj la placo de la Paroj sude, la ĝardeno de Partero oriente, la Riverbuŝo norde kaj la placo de Ebeno de la Stelo okcidente.

Reĝa Palaco de Aranjuez
reĝa palaco [+]
Koordinatoj40° 2′ 11″ N, 3° 36′ 29″ U (mapo)40.036363888889-3.6081805555556Koordinatoj: 40° 2′ 11″ N, 3° 36′ 29″ U (mapo)

Reĝa Palaco de Aranjuez (Hispanio)
Reĝa Palaco de Aranjuez (Hispanio)
DEC
Situo en Hispanio.

Reĝa Palaco de Aranjuez (Madrido)
Reĝa Palaco de Aranjuez (Madrido)
DEC
Situo en la Madrida Regiono.

Map
Reĝa Palaco de Aranjuez

Vikimedia Komunejo:  Royal Palace of Aranjuez [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
unu el la salonoj de la palaco.

Kiam la imperiestro Karlo la 5-a ekinteresiĝis pri la disvolvigo de Aranjuez kiel vilaĝo kun ampleksa ĉirkaŭfermita tereno por ĉasado, oni elpensis la konstruadon de la palaco por la rezidejo de la reĝo dum la ferioj.

Ĝi estis starigita de Filipo la 2-a, kiu konfidis la projekton al la arkitekto Juan Bautista de Toledo, kiu forpasis dum la konstruado, kaj lia disĉiplo Juan de Herrera estis, kiu daŭris kaj finis la laboradon. Dum la 17-a jarcento la konstruado haltis, ĝis la regado de Fernando la 6-a, kiu ampleksigas ĝin, kaj daŭrigo de Karlo la 3-a. Alia malgranda palaco, nomata Domo de la Plugisto, situas for de la palaco, ene de la Ĝardeno de la Princo. Estas ampleksaj ĝardenoj, konstruitaj por plibeligi la reĝan rezidejon pro la seka kaj arida plataĵo de la centro de Hispanio, kaj ŝprucigataj per la akvo de la riveroj Taĵo kaj Ĥaramo.

Vidu ankaŭ redakti