Reciproka masturbado

La reciproka masturbado estas sekspraktiko per kiu du aŭ pli da personoj stimuliĝas sen la neceso je amorado (vagina, anusa aŭ buŝa). Ĝenerale, estas uzataj la manoj sed ankaŭ eblas uzi vibrilojn kaj aliajn sekshelpilojn.

Reciproka masturbado en ilustraĵo de Martin van Maële en La Grande Danse macabre des vifs (1905).

La reciproka masturbado inter aliseksamaj kaj samseksamaj uloj povas esti ofta, kiam malfacilas inter ili atingi la orgasmon, aŭ kiel komplemento al la seksrilatoj kun amorado. Ĝin ankaŭ uzas adoleskuloj kiuj komencas esplori la seksecon aŭ pro manko de privata ejo kien iri. En kelkaj kazoj, la reciproka masturbado estas praktikata se unu el la amorantoj havas ian malsanon aŭ estas jam en la lastaj etapoj de la gravedeco.

La reciproka masturbado estas unu el la praktikoj konataj kiel sekura seksumado, ĉar ne ekzistas riskoj nek fekundigi nek fekundiĝi nek infektigi nek infektiĝi je veneraj malsanoj kiam ne estas kontakto kun la korpaj fluaĵoj (sango, spermovagina lubrikaĵo) de la aliulo.

Vidu ankaŭ redakti