Reginald Jaderstrom
Reginald Jaderstrom (naskiĝis la 4-an de januaro 1943, mortis la 18-an de julio 2016) estis usona esperantisto kaj lerneja psikologo. Li naskiĝis kaj loĝis en Havajo, esperantistiĝis en 1959 kaj instruis Esperanton en Somera Kursaro de Sanfranciska Ŝtat-Universitato, 1992. Li verkis artikolojn kaj recenzojn ĉefe por Esperanto USA kaj La Gazeto.[1]
Reginald Jaderstrom | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1943 |
Morto | 18-an de julio 2016 (73-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1959–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1959 |
Referencoj
redakti- ↑ "La kontribuantoj" en Lingva Arto, UEA, Roterdamo, 1999, paĝo 214.