Regiona muzeo Bad Lobenstein
La Regiona muzeo Bad Lobenstein (germane Regionalmuseum) troviĝas en Bad Lobenstein, Schloßberg nr 20.
Regiona muzeo Bad Lobenstein | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo loka muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Bad Lobenstein | |||
Adreso | Schlossberg 20; 07356 Bad Lobenstein | |||
Poŝtkodo | 07356 | |||
Koordinatoj | 50° 26′ 48″ N, 11° 38′ 24″ O (mapo)50.44658333333311.640111111111Koordinatoj: 50° 26′ 48″ N, 11° 38′ 24″ O (mapo) | |||
| ||||
Retpaĝo | http://www.bad-lobenstein.de/stadt/staedtische-einrichtungen/regionalmuseum.html | |||
Priskribo de la loko
redaktiLa en la 1715-a jaro konstruita princa ĉefforstistejo estas ekde 1985 muzeo. Ĝi troviĝas sub la Burgo Lobenstein, la Malnova turo, ĉefa vidindaĵo de la urbo, ĉe la piedo de la burga monto.
Kolektoj
redaktiAtendas la vizitanton riĉa elekto de kulturhistorie interesegaj muzeaĵoj pri la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Pleniginte je la komenco nur etan kamparanan ĉambron, la kolektoj nun sternas sur du etaĝoj kun daŭraj kaj specialaj elmontradoj.
De la ŝtona epoko ĝis la atestiloj de la industria revolucio je la fino de la 19-a jarcento oni montras al la sciemuloj kontinue ŝanĝintan regionon: kiel ilustrantaj ekzemploj por tio servas i.a. la elminado de fero, la metio de la tukistoj, la tipografio.
Aparte oni fieras pri vera juvelo de la elmontritaĵoj, la ĉambro kun la kuracherboj: ĝin kompletigas bedoj kun tiaj herbaroj en la ĝardeno.
Krome videblas historia apoteko, bidermajra ĉambro, ĉasista ĉambro, kolekto de horloĝoj. Eblas, se la fortoj je la fino de la rondirado ankoraŭ sufiĉas, grimpi la turon kun (alteco: 30 metroj) por ĝui belvidon ĝis la najbaraj vilaĝoj en Turingio, Bavario, la Saale-arbaroj kaj la Rennsteig-regiono.