Papaloapana regiono
(Alidirektita el Regiono Papaloapan)
La Papaloapana regiono (hispane "región de la Cuenca del Papaloapan" aŭ "región de Tuxtepec", loke ofte mallongigata "Papaloapan") estas parto de la subŝtato Oaĥako (hispane : Oaxaca) de Meksiko. Ĝi situas en la nordo de la subŝtato. La regiono kovras areon de 11 605 kvadrataj kilometroj kaj en 2010 ĝi havis sume 465 192 loĝantojn. Administra centro de la regiono estas la urbo San Juan Bautista Tuxtepec. Sude la regiono limas je la kanjona regiono kaj la norda montaro de Oaĥako, norde je la najbara subŝtato Verakruco.
Papaloapana regiono | ||
---|---|---|
Regiono de la subŝtato Oaxaca | ||
Jen la regionoj de la subŝtato Oaxaca (Oaĥako): la Papaloapana regiono montratas violkolore en la nordo | ||
region of Oaxaca [+] | ||
Lando | Meksiko | |
Regiono | Oaxaca | |
Ĉefurbo | San Juan Bautista Tuxtepec | |
- koordinatoj | 18° N, 96° U (mapo)18.1-96.11666667Koordinatoj: 18° N, 96° U (mapo) | |
Akvokolektejo | 8 678 km² (867 800 ha) [+] | |
Areo | 8 678 km² (867 800 ha) [+] | |
Loĝantaro | 465 192 (en 2010) | |
Papaloapana regiono | ||
La regiono estas dividita en du distriktojn, kiu plue subdividiĝas je po pluraj komunumoj (sume en la regiono estas 50 komunumoj):
- Choapan (pli sude)
- Tuxtepec (pli norde)