Regionoj de Argentino
Argentino estas kutime dividataj en ses (aŭ naŭ) regionoj, kiuj ne nepre koincidas kun administra divido laŭ provincoj kaj utilas ĉefe por geografiaj studado kaj konsidero. Iliaj nomoj estas la jenaj: la Pampa regiono, la Pampecaj Montaroj, Kujo, la Argentina Nordokcidento (NOA), la Ĉako, la Mezopotamio, la Okcidenta Pampo, la Patagonio, kaj la Antarkto.
Alia distribuo kunigas la tri pampajn regionojn, nome vera Pampa regiono, la Pampecaj Montaroj kaj la Okcidenta Pampo. Tiukaze la distribuado de provincoj en la regionoj estus la jena el Nordo al Sudo kaj el Okcidento al Oriento:
- Argentina Nordokcidento: Jujuy, Salta, Tukumano, Katamarko *Ĉako: Formosa, Ĉako, Santiago del Estero
- Mezopotamio: Misiones, Entre Ríos, Corrientes
- Kujo: San Juan, La Rioja, Mendoza, San Luis
- Pampoj: Kordobo, Santa Fe, La Pampa, Bonaero
- Patagonio: Rio Negro, Neŭkeno, Ĉubutio, Santa Cruz, Fajrolando
Tamen tiu distribuo ne estas preciza ĉar foje provinco havas parton en du diferencaj regionoj aŭ la konsideroj de regiono ŝanĝas el unu vidpunkto al alia.