Reinhold Jensen
Reinhold Jensen (naskita en 1897 - mortis la 20-an de aprilo 1972 en Aarhus, Danio) estis fervojisto kaj esperantisto.
Reinhold Jensen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1896 |
Morto | 20-an de aprilo 1972 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Kiel membro de la kolektanta organizo IKEK, dum multaj jaroj li kunhelpis en la redaktado de "Glumark-kolektanto". Redaktoro de monata gazeto pri naciaj reklamaj kaj kristnaskaj glumarkoj, en 1966 li per propraj rimedoj eldonis katalogon de porokazaj E-glumarkoj.
Li estis kunfondinto de AREK (Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj, ELF-AREK) en la 1-a de oktobro 1968 kaj li redaktis ties bultenon "Fenikso" ekde la unua numero ĝis la 20-a, antaŭ kiam li forpasis.