Rekta ĵazo nomiĝas muzika konduto en moderna ĵazo, kiu ne „zigzagas“ aŭ „kapriolas“[1] (kiel ekz. estas tipe por libera ĵazo kaj modern-kreema ĵazo).

Ĉi tiu rekteco distingiĝas per certaj interkonsentoj. Al tiuj apartenas krom la orientiĝo je akustika songenerado precipe tipaj akompanspecimenoj de la ritmosekcio el baso kaj frapinstrumentaro (je svingo ekz. promenbaso kaj ritmo de svingaj okonaj notoj sur la cimbalo) kaj la fiksa strukturo de kantoj (temo-improvizado-temo). Je rekta ĵazo la plejparto de programo cetere konsistas el svingopecoj, kompletita per aro da latinidaj- kaj funkaj pecoj. Ankaŭ tipa estas (kvankam ne decide por la kategoriigo kiel rekta ĵazo) la limigo de la kantoselekto el normkantoj el la kolektlibro Real Book kaj bandosono orientita je la ĵazo de la 1940-aj ĝis 1960-aj jaroj kun konforma instrumentado.

Signifon havas la rekta ĵazo ne nur en nov-bibopo, sed ankaŭ je improvizad-kunsidoj, dum kiuj oni plejofte ludas rektĵazan programon el rielbukaj normkantoj. La nomitaj interkonsentoj servas je improviza-kunsidoj ĉefe al tio, malfaciligi la spontanan kunludadon de la muzikistoj.

Referencoj redakti

  1. Ekkehard Jost, Sozialgeschichte des Jazz in den USA. Frankfurto ĉ.M. 1982, p. 242