Promenbaso (aŭ paŝanta baso) estas en ĵazo same kiel en klasika muziko speco de muzika akompano, je kiu basinstrumento, plejofte kontrabaso, metas la sinsekvon de peco per ritme egala kaj tamen varioplene ludata baslinio. Aparte en la konvenciaj ludformoj de ĵazo la paŝanta baso estas preferata ludmaniero de basistoj. Sed ankaŭ en bluso, ritmenbluso, kontreo, skao same kiel en roka kaj populara muziko ĝi ofte estas trovebla.[1]

Muzikaj funkcioj redakti

La principo de promenbaso je tio plenumas jenajn taskojn:

  • Ĝi respegulas en „tradiciaj ĵazspecoj“ plejparte la trairantan pulson, plejofte en 4/4-takto.
  • Ĝi provas kiel plejeble klarigi la harmoniaron, kiu je bonaj baslinioj ankaŭ sen plua akorda akompano fariĝas aŭdebla al aŭskultantoj kaj kunmuzikantoj.
  • Ĝi ebligas je instrumentado sen baso, prezenti la basfunkciojn per alia instrumento, kiu pro tio havas la kroman eblecon ludi harmoniojn kaj/ aŭ melodiojn. Ekz. solopianisto havas je uzado de la promenbaso-tekniko la dekstran manon libera por akordoj, plenigoj kaj solooj.[2]
  • Krom tio bona kaj muzike sentata baslinio povas kompreneble kompletigi aŭ kontrasti la ideojn de la aliaj muzikistoj kaj harmonie kaj melodie samkiel evoluigi laŭ persona stilo proprajn ideojn adaptitajn al la ĝenro; t.e. do ankaŭ partopreni improvizante.[3]

Ekesto redakti

 
Promenbasa specimeno en bluso resp. bugio   aŭskultadi

Kiel multaj aperaĵoj de ĵazo la ekesto de promenbaso ne estas ligebla al certa persono aŭ fiksa daton. Unuaj praformoj de promenbaseca akompantekniko jam troveblas en la ragtimoj kaj bugio tiam ankoraŭ ludataj de piano. Jam sur plej fruaj surdiskigoj el la 1920-aj jaroj aŭdeblas simplaj promenbasaj linioj. Pianistoj de la paŝa pianludado, ekz. Art Tatum, uzas basliniojn el dektoj, septoj, oktoj kaj unuopaj bastonoj, kiuj alternas kun akordoj.[4] Pioniran laboron por la nuna „klasika“ akompanstilo de promenbaso faris Walter Page, baziĝanta sur la ludmaniero de basisto de Duke Ellington, Wellman Braud.

Grava por la triumfo de promenbaso je tio estis la ŝanĝo ekde du-bata ĵazo al kvar-bata ĵazo en la t.n. Kansasurba stilo. Ragtimo kaj diksilando estas je tio, sendepende de la malsama akcentado de batoj 1 kaj 3 aŭ de 2 kaj 4, du-bataj ritmoj, ĉar la bastamburo kiel portanto de la fundamenta ritmo havas nur po du batojn por takto. La svingo tamen principe havas kvar batojn por takto.[5]

Sed ankaŭ en bibopo, en kiu la frapinstrumentisto pli libere plenumas sian funkcion kiel „ritmodonanto“, metas variajn akcentojn kaj pli ĉirkaŭas la pulson anstataŭ rekte ludi ĝin, la promenbaso plenumas gravajn kompensajn taskojn, kiuj akcentas la bazan ritmon.

La literaturo ofte montras sur la parenceco inter baroka kontinua baso kaj promenbaso, kaj fakte ambaŭ aperaĵoj estas kompareblaj unu kun la alia kaj pro siaj egalaj movoj kaj ankaŭ pro sia harmonia funkcio.[6]

Strukturo redakti

Jena prezentado diferencas cele al pli bona klarigo inter simpliga teoria prezentado, kiu faciligas la bazajn principojn, kaj aplikado, pliampleksigo kaj parta nuligo de ĉi tiuj reguloj en muzika praktiko.

Teoria strukturo redakti

Promenbasa linio laŭ la baza koncepto konsistas el kvaronaj notoj, kiuj originas el la ĵus ludata akordo- kaj tonalo-materialo. La plej grava tono estas la gamnoto sur la unua kvarono, kiu montras la harmoniajn kunligojn. Pluaj gravaj ŝtupoj de akordo estas kvinto kaj la trito ofte aperantaj sur la tria kvarono.[7] Antaŭ akordoŝanĝo la baza tono de la sekvonta tono estas atingata plejofte per kromatadiatona alproksimiĝo sur la lasta kvarono de la "malnova" akordo.[8]

Saltoj, kiuj transpaŝas la intervalon de sesto resp. septo, estas - escepte oktosaltojn - pli maloftaj, ĉar ili pi ĝenus la trankvilan, naturan paŝadon de la baslinio. Ili tamen estas stilrimedoj por dramecaj efektoj, se la ŝtupeca linio subite estas daŭrigata naŭton resp. septon pli malalta aŭ pli alta.

Muzika praktiko redakti

 
Dana ĵazkontrabasisto Niels-Henning Ørsted Pedersen

Ĉi tiujn tonojn kaj ritmojn la basisto, laŭ sia lerteco kaj inspiro, pliriĉigas per kromaj gamtonoj - prefere malgranda septo - kromataj trairaj tonoj, gamosekcioj aŭ ankaŭ tute negamaj tonoj. La ritmaj variaĵoj ampleksas aŭgmentadojn kaj diminuadojn, trioletojn samkiel notacie ne fikseblajn pezocentro-forŝovadojn, la t.n. interpulso.

Harmoniaro redakti

La rigidan, pli teorian orientiĝon je baza tono kaj kvinto ĵazmuzikistoj, depende de iliaj pokazaj ĵazstiloj kaj muzikaj imagoj, ofte rezignas. Interesa promenbas-linio tiam plej ofte celas realigi je la elekto de siaj tonoj jenajn sonefektojn varioplene, sed harmonie klare:

  • La prezentado de la respektiva gamo, de la apartena akordo aŭ modalo, sur kiu baziĝas la muzikpeco.
  • La ĉirkaŭludado resp. encirkligo de elementaj fikspunktoj resp. akordotonoj de muzikpeco.[9]

Je deflankiĝo de la teoria skemo de harmoniŝanĝo de akordo al akordo la supre nomitaj reguloj kompreneble ricevas novajn kreive uzeblajn liberecojn. Ekz. je akordoj daŭrantaj plurajn taktojn kompreneble la akcentado de la akordbaziga tono sur la unua bato estas ege malpli grava por la harmonia fiksigo. Tiam basisto pli libere povas eluzi la tutan gamon.[10] Pli mallongaj taktoŝanĝoj resp. aliaj taktspecoj kiel 3/4 aŭ 5/4-taktoj kompreneble starigas la basiston antaŭ tute aliaj defioj kaj ne estas kunigeblaj kun la supre menciita modelo de la pezocentroj sur la unua kaj tria kvaronoj. Ekzemploj por rapidaj, duontaktaj akordŝanĝiĝoj estas harmonia ostinato, aŭ Giant Steps de John Coltrane. Ŝatata ankaŭ estas la kromata encikligo de celtono de supre kaj de malsupre je peza taktotempo.[11] Per tio povas aperi granda trito sur minorakordoj aŭ granda septo sur dominanta septakordo. En maĵoro ofte aperas la malgranda septo; je la tonika trisono la malgranda sesto. Kaj kompreneble ekestas kromaj malgrandaj dutoj .

Ritmaro redakti

Ankaŭ la kvaronnota takto regula laŭ la baza formo povas estis variata per ritma tirado antaŭen aŭ malantaŭen. La ritma translokado de "antaŭen tirata" tono estas tiel mallonga kaj pasema, ke ĝi preskaŭ ne estas notebla laŭ kutima notacio. Je tio la kontinua kvarona ritmo nepre povas esti pliriĉigata kaj trarompata per okonaj pasaĵoj kaj trioletfiguroj, sen interrompi la naturan pason de la promenbaso.

Praktiko redakti

La arto konsistas el tio, doni kaj al la kunmuzikantoj kaj ankaŭ al la aŭskultanoj fidindan kaj travideblan ritman kaj harmonian fundamenton, sen degliti en ŝablonajn kaj enuigajn liniojn. Je la ludado precipe povas esti permesate kaj dezirate enigi ritme preskaŭ ne noteblajn malklarecojn samkiel iomete deflankiĝan intonacion kaj krombruetojn de la kordoj. Ofte tiaj malklarecoj tamen ankaŭ estas ĉagrenigaj. Tio malfaciligas la notadon de vere interesaj basliniojn.

Lertaj basistoj subigas dum sia ludado plejofte la indikitajn skemojn kaj formas proprajn melodiliniojn, ofte karakterizitajn de intensa kromatismo. Idealkaze ili je tio estas interpreteblaj resp. aŭdeblaj malpli kiel „simplaj basfundamentoj“, sed kiel apartaj kaj memstaraj muzikaj ideoj.

Instrumentoj redakti

La tipa instrumento por promenbaso estas plukludata kontrabaso. Laŭ ludotekniko kaj fingrado parenca al ĉi tiu estas la elektra basgitaro, tiel ke ludanto, kiu uzas ambaŭ instrumentojn, povas praktiki la arton de promenbaso per ambaŭ basinstrumentoj. Elektra baso plejofte havas fretojn kaj per tio fiksajn, agorditajn tonaltojn. La senfreta variaĵo de la elektra baso sonas pli milda kaj estas pli postulema pri tonformado kaj intonacio.

Malpli kutimaj estas promenbaso-linioj de blovinstrumentoj kiel tubjo, suzafono, basklarnetobaritonsaksofono. La kialo estas, ke kontinue flua resp. bata pulso postulas multan de la spirtekniko de la ludanto. Des pli imponaj estas do blovistoj, kiuj tamen regas ĝin (Tower of Power, Bob Stewart). Je latunbandoj el Nov-Orleano tubjo aŭ suzafono transprenis la basvoĉon, kiu ofte ne estis nura promenbaso, sed ofte uzis ripetfrazojn kaj liniajn frazojn de la aranĝaĵoj.

Kompreneble promenbasado povas ankaŭ okazi sur la malaltaj kordoj de gitaro (pli malkutime kaj pro tio rigardeble pli kiel efekto ol kiel normo). De lertaj ĵaz-pianistoj oni ankaŭ atendas, ke ili povas ludi per la maldekstra mano ravajn basliniojn, kiuj alternas kun intervaloj aŭ akordoj. Sur la pedalaro de la Hammond-orgeno ekz. Barbara Dennerlein majstras la ludadon de promenbaso. De Rhoda Scott ekzistas kune kun Kenny Clarke svingaj sonregistraĵoj de hammond-orgena promenbaso.

Majstroj de la promenbaso redakti

Unu el la basistoj de la pli malnova generacio, kiuj ankaŭ rilate la kreskan soloistan „liberiĝo“ de la baso defendas simplan, sed majstratan promenbason, estas la multjara akompananto de Oscar Peterson, Ray Brown:

„Kelkaj el la knaboj, kiuj ludas la bason kiel gitaro, estas grandiozaj. Sed mi ŝatas nun same kiel antaŭe ludi la pulson: ritmon kun bona sono, kiu neniam estas anstataŭebla per io aliaj. Ĝi estas kiel korbato.“ [12]

Ekzemplo el lia praktiko estas la peco Sushi.[13] Brown vigligas la promenbason per interpulsaj frazigoj, punktadojn, trioletoj, duonaj notoj samkiel suprenmoviĝo per dutopaŝoj trans du oktoj.

Charlie Mingus ludas en la peco Goodbye Pork Pie Hat malrapidan, ege punktitan baslinion.[14]

 
Charles Mingus 1976

Pluaj majstroj de la promenbaso estis kaj estas ekz. Walter Page, Oscar Pettiford, Mike Richmond, Jimmy Blanton, Ron Carter, Niels-Henning Ørsted PedersenMiroslav Vitouš.[15]

Ke la metodo de la promenbaso-ludado kaj kadre de la bibopo kaj ankaŭ nuntempe havas sian lokon en la ĵazmuziko, i.a. montras multaj sonregistraĵoj de Charlie Parker. Avery Sharpe, basisto de McCoy Tyner, uzas dum la sonregistraĵo de la klasikaĵo In Walked Bud de Thelonious Monk[16] el la jaro 1991 ankaŭ „klasikan“ promenbason.

Entute la "bibopa revolucio" liberigis ĉiun instrumenton de la rigida rolo atribuita al ĝi, kio signifas por la baso, ke ĝi povas rezigni sian plejparte harmonian-ritman rolon favore al nura melodia kaj nura ritma laboro.

Moderna ĵazbasista kun perfekta tono estas Charles Fambrough. Perfekta tono tamen ne ĉiukaze estas baza kondiĉo por perfekta promenbas-ludado, ĉar pli gravas kolorigo ĝenrokonvena al la respektiva ĵazstilo. Ĝi tamen estas ofte kliŝeca. Kaj kvankam solida promenbaso apartenas al la fundamenta ilaro de ĉiu ĵazbasisto, oni ne rajtas supozi, ke ankaŭ virtuozoj kiel ekz. Renaud García-Fons, konata por siaj ostinatoj, ĝin tamen regas.

Ekster la ĵazo redakti

Multaj baslinioj ludataj en rokenrolo kaj rokabilo troviĝas sur la limo inter bugiecaj ostinato-figuroj kaj promenbaso. Promenbaso-figuroj en rok- kaj popmuziko same kiel en ŝablonaj blusoj ofte strukturiĝas je ripetaj, egalaj 1- ĝi 4-taktaj ŝablonoj kun alta rekonebleco (vd. la baslinion de Paul McCartney en la kantaĵo Penny Lane de Beatles).

Alikaze ankaŭ ekzistas svingopecoj, kies baspasaĵoj ankaŭ bone konvenus en rokenrola peco. Klasika kaj fama ekzemplo por tio estas In the Mood de Glenn Miller, en kiu la baso ludas dum la temoprezentado simplajn arpeĝojn, dum kiam ĝi akompanas la soloajn partojn pli libere.

Promenbaso-linioj foje ankaŭ servas por tio, doni al eksterĵaza peco ĵazecan karakteron. Ekzemplo por tio estas la titolo Crazy Little Thing Called Love de la rokbando Queen sur la disko „The Game“ el la jaro 1980, kiu laŭ muzika vidpunkto nur estas trioleta variaĵo de konataj blusŝablonoj. Plua ekzemplo estas Get Out Of Your Lazy Bed de Matt Bianco je „Whose Side Are You On?“ el la jaro 1984. Ankaŭ Emerson, Lake & Palmer foje ludis stile ĝustan ĵazon.

Simplaj ripetaj promenbasmodeloj ankaŭ estas kutimaj en skao-muziko, antaŭulo de regeo. Egalforma basmodelo el kvaronoj kaj okonoj kontrastiĝas kun interpulsaj, lamantaj gitarakordoj. Ankaŭ ĵazemaj popmuzikistoj kiel Sting, David Bowie, Simply Red, Carmel McCourt, aŭ kantistino Sade uzas promenbasliniojn.

Fontoj redakti

  1. Ed Friedland: Building Walking Bass Lines, Hal Leonard, 1995, ISBN 0-7935-4204-9, paĝo 4
  2. Mike Schoenmehl: Modern Jazz Piano - Die Musikalischen Grundlagen in Theorie und Praxis; Schott, 1992, ED 7827, Seite 131 ff.
  3. Markus Lonardini: Popularmusiklehre - Pop, Rock, Jazz, Reclam, Stuttgart, 1996, ISBN 3-15-009604-9, paĝoj 277 ĝis 266
  4. „Tatum's bass lines are more adventurous, frequently using walking left-hand intervalls and chords with tenths as the outside intervall.“ aus: Jed Distler: Jazz Masters - Art Tatum, Amsco Publications, 1986, ISBN 0-8256-4085-7
  5. Joachim Ernst Berendt: Das Jazzbuch, Wolfgang Krüger Verlag, Frankfurt a. Main, 1989, ISBN 3-8105-0230-8, Seite 32 und 33, Seite 250 und 251
  6. Unu el multaj dokumentaĵoj: „Paŝanta baso estas melodilinio ludata en kvaronoj, kiu plejeble proksime orientiĝas je la antaŭdonitaj harmonioj. Ĝia baroka kontraŭparto (kaj eble ĝia origino) estas la ‚Basso Continuo‘. Ankaŭ tiam estis ludata kaj improvizata pri changes (akordŝanĝoj) – pri la ciferita ĝeneralbaso.“ (Philipp Moehrke: Das Groove Piano Buch. Advance Music, Rottenburg 1995, S. 60.)
  7. Mike Schoenmehl: Modern Jazz Piano - Die Musikalischen Grundlagen in Theorie und Praxis; Schott, 1992, BSS 47193, Seite 131
  8. David Baker: Jazz Improvisation - Eine umfassende Methode für alle Instrumente, Veronika Gruber GmbH, 1988, ISBN ne staras en la libro, paĝoj 141 kaj 142
  9. Laŭ Toots Thielemans Bluesette; Laŭ: Mike Schoenmehl: Modern Jazz Piano - Die Musikalischen Grundlagen in Theorie und Praxis; Schott, 1992, BSS 47193, paĝo 133
  10. David Baker: Jazz Improvisation - Eine umfassende Methode für alle Instrumente, Veronika Gruber GmbH, 1988, ISBN ne staras en la libro, paĝo 145
  11. Jäcki Reznice: I'm Walking - Jazz Bass, AMA, 2001, ISBN 3-932587-57-X; Seite 34 und 81 ff.
  12. Joachim-Ernst Berendt: Das Jazzbuch, Wolfgang Krüger Verlag, Frankfurt a. Main, 1989, ISBN 3-8105-0230-8, Seite 425
  13. Oscar Peterson Trio: Live at the Blue Note, 1990.
  14. Hans-Jürgen Schaal: Jazz-Standards - Das Lexikon: 320 Songs und ihre Interpretationen, Bärenreiter Verlag, August 2001, ISBN 3-7618-1414-3, Seite 34 und 90
  15. Joachim-Ernst Berendt: Das Jazzbuch, Wolfgang Krüger Verlag, Frankfurt a. Main, 1989, ISBN 3-8105-0230-8, Seite 410 ff.
  16. Auf: McCoy Tyner: Remembering John, 1991.

Literaturo redakti

  • Ed Friedland: Building Walking Bass Lines. Hal Leonard, Milwaukee 1995, ISBN 0-7935-4204-9.
  • Ed Friedland: Expanding Walking Bass Lines. Hal Leonard, Milwaukee 1996, ISBN 0-7935-4586-2.
  • Bob Magnusson: The Art of Walking Bass. A Method for Acoustic or Electric Bass with CD. Musicians Institute Press, Los Angeles 1999, ISBN 0-7935-8042-0.
  • John E. Lawrence: Mel Bay Presents Walking Bass Solos. Mel Bay Publishing, Pacific 2001, ISBN 0-7866-3531-2.
  • Jäcki Reznice: I'm Walking. Jazz Bass. Mit CD. Für Kontrabass und Bassgitarre. AMA, Brühl 2001, ISBN 3-932587-57-X.
  • Jean-Marc Pillard: Mel Bay Presents Walking Bass Lines for Guitar. Mel Bay Publishing, Pacific 2003, ISBN 0-7866-5906-8.
  • Eddi Andreas: Garantiert Walking Bass lernen. Mit CD. Jazz-Harmonik leicht verständlich und praxisnah erklärt. Alfred Publishing, Los Angeles 2005, ISBN 3-933136-30-X.
  • Riccardo Scivales: Jazz piano. The left hand. Ekay Music, Bedford Hills 2005, ISBN 1-929009-54-2.

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Walking Bass » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3570731 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)