Emerson, Lake & Palmer

Emerson, Lake & Palmer (ELP) estis angla superbando de progresiva roko formita en Londono en 1970. La bando konsistis el klavaristo Keith Emerson; kantisto, basisto kaj produktoro Greg Lake; kaj drumisto kaj perkutisto Carl Palmer. Kun naŭ oraj diskoj atestitaj de la RIAA en Usono,[1] kaj ĉirkaŭkalkulo de 48 milionoj da venditaj diskoj tutmonde,[2] ili estis unu el la plej popularaj kaj komerce sukcesaj bandoj de progresiva roko en la 1970-aj jaroj,[3][4] kun muzika stilo kiu inkludas adaptaĵojn de klasika muziko kun elementoj de ĵazo kaj simfonia roko, dominita de la brila uzado fare de Emerson de la Hammond-orgeno, de la Moog-sintezilo kaj de la piano (kvankam ankaŭ Lake verkis kelkajn akustikajn kantojn por la grupo).[5]

Emerson, Lake & Palmer
Emerson, Lake & Palmer, Toronto, en Kanado (1978)
Emerson, Lake & Palmer, Toronto, en Kanado (1978)
Bazaj informoj
Deveno Anglio Croydon, Londono
Ĝenroj Progresiva roko
Psikedela roko
Arta roko
Aktivaj jaroj 19702010
Eldoninto Island
Atlantic
Manticore
Cotillion
Vee-Jay
Polydor
Stax
Retejo www.emersonlakeandpalmer.com
Membroj

Keith Emerson (1970 – 2010)
Greg Lake (1970 – 2010)
Carl Palmer (1970 – 2010)

vdr
Emerson en 1978.
Lake en 1978.
Palmer ludante dum la turneo de Works, en 1978.

Biografio redakti

La bando elstariĝis post sia apero en la Festivalo de la Insulo Wight en aŭgusto 1970. En sia unua jaro, la grupo kontraktis kun E.G. Records (kiu distribuis la diskojn de la bando tra Island Records en Unuiĝinta Reĝlando, kaj Atlantic Records en Nordameriko), kaj publikigis la diskojn Emerson, Lake & Palmer (1970) kaj Tarkus (1971), ambaŭ el kiuj atingis la pintan kvinonon en Britio. La sukceso de la bando pluis ĉe Pictures at an Exhibition (1971), Trilogy (1972) kaj Brain Salad Surgery (1973, publikigitaj per la propra marko de ELP nome Manticore Records). Post tri-jara rompo, Emerson, Lake & Palmer publikigis Works Volume 1 (1977) kaj Works Volume 2 (1977). Post Love Beach (1978), la grupo disbandiĝis en 1979.

La bando re-formiĝis parte en la 1980-aj jaroj kiel Emerson, Lake & Powell kun Cozy Powell anstataŭ Palmer. Robert Berry poste anstataŭis Lake, dum Palmer revenis, formante la bandon 3. En 1991, la originala trio re-formiĝis kaj publikigis du pliajn albumojn, Black Moon (1992) kaj In the Hot Seat (1994), kaj turneis foje inter 1992 kaj 1998. Ilia fina prezento okazis en 2010 ĉe la High Voltage Festival en Londono por rememorigi la 40an jariĝon de la bando. Kaj Emerson kaj Lake mortis en 2016,[6][7][8] lasante Palmer kiel la nura survivinta membro de la bando.

Diskaro redakti

  • Emerson, Lake & Palmer (1970)
  • Tarkus (1971)
  • Pictures at an Exhibition (1971), laŭ la samnoma verko (Pentraĵoj de ekspozicio) de Modest Musorgski
  • Trilogy (1972)
  • Brain Salad Surgery (1973)
  • Works Volume 1 (1977)
  • Works Volume 2 (1977)
  • Love Beach (1978)
  • Black Moon (1992)
  • In the Hot Seat (1994)

Kaj krome koncertaj diskoj, kompilaĵoj, unuopaĵoj ktp.

Anaro redakti

Notoj redakti

  1. "RIAA: - Emerson, Lake & Palmer". RIAA. Alirita la 14an de Julio 2018.
  2. Greg Lake: King Crimson and ELP star dies aged 69. BBC News. Alirita la 14an de Julio 2018.
  3. Eder, Bruce. "Emerson, Lake & Palmer". AllMusic. Alirita la 14an de Julio 2018.
  4. "Rolling Stone Readers Poll". Arkivigite je 2012-01-21 per la retarkivo Wayback Machine Rolling Stone. Alirita la 9an de Februaro 2012.
  5. "Liner Notes from the DVD-A of Brain Salad Surgery – written by Jerry McCulley". ladiesofthelake.com. Alirita la 14an de Julio 2018. Lake diris "It used to be a thing where as a balance to the record I would write an acoustic song." La baladoj de Lake, la malplej tipa aspekto de la muziko de ELP, ofte havigis al la bando ties plej grandan elsendemon kaj plej ampleksan eksponon al la publiko.
  6. "Keith Emerson's Death -- Gunshot to the Head ... Looks Like Suicide (UPDATE)".
  7. "Keith Emerson's Death Ruled a Suicide". Billboard. Lynne Segall. 11a de Marto 2016. Alirita la 14an de Julio 2018.
  8. Savage, Mark (8a de Decembro 2016). "Greg Lake: King Crimson and ELP star dies aged 69". BBC News. Alirita la 14an de Julio 2018.

Bibliografio redakti

  • Macan, Edward (2006). Endless Enigma: A Musical Biography of Emerson, Lake & Palmer. Open Court Publishing Company. ISBN 0-8126-9596-8.
  • Van der Kiste, John (2012). The Plymouth Book of Days. The History Press. ISBN 9780752485973.
  • Forrester, George; Hanson, Martyn; Askew, Frank (2001). Emerson, Lake & Palmer, The Show That Never Ends, A Musical Biography. Helter Skelter Publishing. ISBN 1-900924-17-X.
  • Freeman, Garry (2012). Do You Wanna Play Some Magic?: Emerson, Lake & Palmer in Concert 1970–1979 – A Live History. Soundcheck Books. ISBN 978-0956642080.